|
Showing 1 - 4 of
4 matches in All Departments
"Sidarto" ("Siddhartha") is an allegorical novel by German writer
Hermann Hesse that deals with the spiritual journey of a boy (and
man) during the time of the Buddha. -- En 1922, post multjara
okupigho pri hinduismo kaj budhismo, la germana kaj svisa verkisto
Hermann Hesse (1877-1962; Nobel-premio en 1946) publikigis sian
romanon "Sidarto. Hinda poezia rakonto." La eventoj en la libro
kondukas nin proksimume al la jaro 500 a.K., al la tempo de la
fondinto de budhismo, Gotamo Budho. Ni sekvas la vivon de
samtempulo de Gotamo, Sidarto, kaj ties serchon de atmano, t.e. de
la nedetruebla, unueca kaj eterna esenco de la spirito. La romano,
konsistanta el du partoj kun kvar kaj ok chapitroj, strukture
pli-malpli sekvas bazajn principojn de la budhisma instruo, la
"Kvar noblajn verojn" kaj la "Noblan okeran vojon." -- "Sidarto"
estas la nau'a romano de Hermann Hesse. Ghi estas rigardata de
kelkaj kiel simpligita priskribo de hindaj religioj kaj filozofioj
el okcidenta vidpunkto, sed entuziasme akceptita de aliaj kiel
kreema literatura interpreto de budhismaj principoj; kaj la usona
verkisto Henry Miller ech konstatis: "Krei Budhon, kiu superas la
ghenerale akceptitan Budhon, estas nekredebla faro, ghuste por
germano." -- La traduko de Detlef Karthaus nuancite redonas la
simplecon kaj poeziecon de la germana originalo.
|
You may like...
Loot
Nadine Gordimer
Paperback
(2)
R383
R310
Discovery Miles 3 100
|
Email address subscribed successfully.
A activation email has been sent to you.
Please click the link in that email to activate your subscription.